Antaŭ unu monato, mi publikigis la unuan afiŝon anoncante la kreon de tiu ĉi blogo kaj la lanĉo de projekto de revuo. En tiu afiŝo, mi anoncos kie mi estas en tiu laboro, kiuj estis miaj atingoj, miaj elreviĝoj kaj kion mi celas fari en la venontaj semajnoj. Mi ne promesas ke mi faros tion ĉi ĉiumonate, sed mi provos tion agi sufiĉe ofte.
Pri la revuo mem, mi ne multe progresis, sed ja tio estis antaŭvidebla. Mi tutcerte ne pensis ke la unua numero de Sentabue estos publikigata en junio! Mi ĝis nur ricevis nur unu tekston por publikigi, kaj du promesojn. Estas bone! Sed mi bezonas ankoraŭ pli da tekstoj, kaj pli da promesoj. Mi volas tion diri: se vi ŝatus verki aŭ traduki, sed ne scias ĉu vi havos la tempon aŭ kapablon, verku retmesaĝon al mi. Se mi povas helpi, mi ja helpos, kaj alie simpla retmesaĝo dirante “mi eble verkos ion” ne devontigos vin sed helpos min konservi mian volon labori por Sentabue. Nepre faru do. Alie, iu ankaŭ proponis sin kiel provlegiston; mi ĝojas kaj dankas lin aparte.
Tiun unuan monaton mi pasigis ĉefe provante reklami la revuon. La blogo nun estas ligita ĉe Maklerejo kaj Studio (dankon al la prizorgantoj de tiuj du retpaĝaroj!); mi krome verkis anoncojn ĉe Medium (kun malmulte da sukceso) kaj la Esperanto-Redditero (kun pli da sukceso), kaj ankaŭ en la diskutlisto “Per Esperanto Literaturo” (kun netaksebla sukceso, sed interesaj respondoj). Mi vidis en la statistikaĵoj de WordPress ke multaj vizitis la blogon alklakante ligilon en Facebook. Mi ne sukcesis krei Facebook-konton, do mi ege dankas tiun, kiu reklamis la blogon sur tiu gravega socia reto (mi ne trovis la mesaĝon, do mi ne scias kiu tion faris). Mi instigas vin ĉiujn, karaj apogantoj de Sentabue, agi same. Mi ne povas reklami ĉie.
Jen mi tuŝas miajn problemojn. Mi taksas grava mian inkognitecon (mi klarigis kial aliloke en tiu blogo), kaj ŝajnas ke malfacilas krei kontojn ĉe Facebook (kiun persone mi ege ŝatas kaj uzadas) kaj Twitter anonime. Mi provos tamen sukcesi, ĉar Facebook estas bona loko por disvastigi projekton (se iu volas krei konton por mi, mi estus ege dankema; skribu al mi se vi akceptus tion fari!).
Kie ĉiuj tiuj streĉoj kondukis la projekton? Kiel mi jam diris, kun unu teksto, du promesoj de teksto kaj unu provlegisto, la unuajn paŝojn Sentabue jam paŝis. Pli kaj pli da Esperantistoj ĉiutage lernas pri tiu projekto. Preskaŭ ducent malsimilaj vizitantoj vizitis la blogon, do ŝajnas esti publiko. Mi do kontentas pri la komenco de la projekto, kaj pri ĝia nuna farto. Sed ja mi konscias ke la laboro estas ankoraŭ granda antaŭ ni!