Verku

Ni serĉas tri tipojn da partoprenaĵoj:

  • originalaj noveloj en Esperanto;
  • tradukitaj noveloj en Esperanton;
  • eseoj, ĉu originalaj ĉu tradukitaj.

Sciu ke, se vi tion volas (tio ne estas nepra), ni akceptos anonimajn kontribuaĵojn. Se vi skribas al ni kun via vera retadreso sed deziras esti anonima, ni promesas respekti ĉiam vian anonimecon. Neniu krom la redaktisto de Sentabue scios kiu estas kiu. Vi ankaŭ povas krei specialan retadreson kun via pseŭdonimo, tio tute ne ĝenas nin; tiel, eĉ la redaktisto ne scios kiu estas malantaŭ la pseŭdonimo. Se vi volas publikigi kun via vera nomo,tio ankaŭ memkompreneble eblas.

Ni akceptos ĉiun proponon kun ĉiuj temoj, sed ni povas rifuzi tekston se ĝi ne estas sufiĉe bone skribita. Sed plej ofte, ni akceptos ĉion sed kun ŝanĝproponoj (tiuj proponoj estas ege interesaj kiam oni verkas).

Por la enpaĝigo de la kontribuaĵoj, nenio gravas, ni uzos nur la tekston. Se vi uzas kursivojn, titolojn, ktp… vi povas simple uzi la kursivojn, stilojn, ktp… de via tajpilo (ekzemple Word aŭ LibreOffice); tamen, se vi volas, vi povas helpi nin markante la diversajn ŝanĝojn en la teksto per Markdown. Kun tio, verki kun la “Notepad” sufiĉas, kaj uzi tion asekuras ke ni forgesas neniun enpaĝigon.

Por la ĉapelitaj literoj, vi havas du eblecojn: aŭ vi uzas ilin rekte (plej ŝatata maniero), aŭ vi uzas la x-sistemon (kun ĝi, ni povas aŭtomate konvertigi la iksoj en ĉapelojn).

La formato de la dosiero ne gravas. Ĉu .doc, ĉu .docx, ĉu .rtf, ĉu .odt, ĉu .txt, ĉu rekte en retmesaĝo, … ni simple kopigluos la tekston en nian enpaĝigilon. La plej sekura (kaj de ni ŝatata) maniero estas uzi la ĉapelitajn literojn kun Markdown en .txt dosiero, sed nenio estas devigita.